Teleskopo estas scienca revuo aperanta surrete
por publikigi internacilingve artikolojn pri diversaj sciencaj fakoj
kiuj povas esti elŝutataj tute senpage pere de kiu ajn komputilo
konektita al interreto kie ajn tra la mondo. Oni ne distingas inter
la sciencoj valorante ilin kvazaŭ unu estus pli grava aŭ interesa ol
aliaj, kontraŭe, se temas pri kompetenteco aŭ graveco inter la
sciencaj kampoj, egalas al ni formalaj, sociaj, kulturaj, aplikaj aŭ
natursciencoj.
La revuo Teleskopo ankaŭ ricevas artikolojn pri epistemologio,
historio kaj filozofio de la scienco ĉar oni interkonsentas kun la
penso de la franca rusdevena filozofo Alexandre Koyré, por citi unu
inter multaj sciencpensuloj kiuj komprenas la sciencon tielmaniere,
kiu, verkante pri ĉi tiuj temoj, klarigis ke ne ekzistas kiujn ajn
sciencoj sen la subteno de la filozofado. Krom tio, utilas al la
sciencoj diversaj la komprenado de iliaj propraj supozoj, implicoj,
konceptoj, fundamentoj ktp.
Ĉar Teleskopo prezentas malsamajn artikolojn verkitaj de diversaj
sciencaj verkistoj tra la mondo, esploristoj kiuj kompreneble
parolas kaj verkas uzante siajn proprajn lingvojn, oni decidis fari
tion pere de Esperanto, lingvo internacia kiu ne apartenas
ekskluzive al specifa lando.