Ĉefa paĝo | Unua Eldono  | Redakta Komitato | Alvoko al verkistoj | Kontaktadresoj
 

Salutvorto de la redaktoro:

Post kelkaj monatoj laboranta kune kun teamo de diversaj personoj el multaj landoj estas ĝojo prezenti al vi, kara leganto, la unuan eldonon de la internacilingva scienca revuo Teleskopo.

Ĉar ni vivas dum malfacilaj tempoj kiuj tro rapide fluadas, sendube dankindaj estas ĉiuj kiuj senĉesi helpis min aperigi ĝustatempe la revuon. Mi volas danki speciale al Doktoro Rüdiger Sachs, kiu sugestis al mi meti subnomon por klarigi pri kio temas la Revuo Teleskopo; Doktoro Christer Kiselman, kiu multege helpis min kritikante la laboron, sugestante laŭ siaj antaŭaj spertoj diversajn aferojn kaj atentigante min pri la neceso de la scienca kaj lingva kvalito; ankaŭ Doktoro Rudolf Fischer, kiu bonkore opiniis pri diversaj nuancoj en Esperantujo kaj ĉiam pretas helpi pri gramatiko kaj lingvaj duboj.  Sciu vi ĉiuj, kiuj kontribuis laŭ viaj kapabloj por aperigi la revuon ke pro vi Teleskopo eblas kaj pretas.

En tiu ĉi unua eldono Teleskopo enhavas kvin artikolojn. En la unua artikolo la brazila doktoriĝanta entomologo Wendel J. Teles Pontes provas elmontri la plej evidentajn karakterizojn de du kopulaci-sistemoj (poliandrio kaj monandrio) en Lepidoptera kaj komenti la morfologiajn kaj fiziologiajn adaptiĝojn de maskloj kaj femaloj en ambaŭ; Due, Dr. biol. Nikolao Gudskov de la Supera Lernejo pri Psikologio de Moskvo, Rusujo, prezentas seriozan artikolon kiu estas parto de liaj studoj kaj verkata libro pri kiel la homo ekis pensi. Li demandas ĉu Taleso estis la unua filozofo aŭ ĉu estis iu forgesita "Sepo"; poste, Dr. Roberto da Silva Ribeiro de la Brazila Nacia Historia kaj Arta Instituto (IPHAN), arkeologie artikolas por priskribi tri splitajn ŝtonaj iloj tipaj ie brazilaj pra-indiĝenaj kulturoj eltrovitaj en Valo de  Rivero Cotinguiba, Sergipe, Brazilo; Legu ankaŭ la verkon de Dr. Věra Barandovská-Frank de la Instituto pri Kibernetiko de Paderborn, Germanujo. Laŭ ŝia opinio, planlingvoj en sciencoj estas realisma fenomeno, do ŝi intencas doni respondon al la sekvonta demando: "Kiel planlingvoj povas helpi la sciencon?"; konklude, la unua eldono de la revuo Teleskopo enhavas verkon de la filozofo kaj emerita profesoro de la Sud-Ilinojsa Universitato en Edwardsville, Usono, Ronald J. Glossop, kiu volas atentigi vin, pere de sia artikolo "La signifo de la Dudek-Unua Jarcento", antaŭe prezentita kiel prelego en la Aŭtuna Esperanto-Rekontiĝo de Novjorko, pri kulturaj ŝanĝoj kiuj iom post iom okazadas en tri kampoj: 1) Ni nun ekpensas pri ni mem kiel civitanoj de la tuta mondo, ne nur de unu nacio; 2) Ni nun ekkonstatas ke ni bezonas nenacian tutteran lingvon kiun ĉiuj membroj de la tutmonda komunumo povas uzi por komuniki unu kun la alia; 3) Ni nun ekkonstatas ke nia ĉefa lojaleco devas esti al demokratia tuttera registaro dum la lojaleco al nia landa registaro devas esti sub tio.

Vi sukcesos elŝuti ĉiujn artikolojn ĉu aparte pere de rekta elŝultoligilo kiu aperigos nur la artikolon elektitan de vi ĉu pere de elŝutoligilo kiu aperigos al vi kune la tutan enhavon de la unua eldono de la internacilingva scienca revuo Teleskopo. Mi esperas ke vi ĝuos la legadon.

Salutas vin,

Dominique Vieira.


Artikoloj je la unua eldono. Teleskopo (2009) 1:1-56.
 

Poliandrio kaj Monandrio en Lepidoptera- Wendel J. Teles Pontes

Elŝutu  

Ĉu Taleso estis la unua, aŭ forgesitaj "sepoj"? - Nikolao Gudskov.

Elŝutu

Ŝtoniloj en la Valo de Rivero Cotinguiba- Roberto da Silva Ribeiro

Elŝutu

Kiel planlingvoj povas helpi la sciencon- Věra Barandovská-Frank

Elŝutu

La signifo de la dudek-unua jarcento- Verkita de Ronald J. Glossop

Elŝutu

Tie ĉi eblas elŝuti dosieron enhavante la unuan eldonon plene

Elŝutu


Teleskopo- Internacilingva Scienca Revuo

Retpoŝto: redaktoro@teleskopo.com

 

Retpaĝo plibone videbla en 800x600