La revuo Teleskopo ricevas artikolojn pri diversaj sciencaj fakoj
kaj ankaŭ pri epistemologio, historio kaj filozofio de la scienco.
Dua eldono aperos ĝuste en 2010 ĉar la internacilingva scienca revuo
Teleskopo estos jare publikigita. Sendu al ni vian kontribuon. Jen
niaj publikigaj normoj:
1. Artikolo devas havi inter 5 kaj 25 paĝoj
inkluzivanta notojn kaj bibliografion (literaturon).
2. Se estas necesa klarigi kelkajn aferojn metu piednotojn.
3. Fasono: Times New Roman, grando 12, spaco 1,5, pravigita. La
formato estas .doc uzanta la programon Word de la Vindozo (la
artikoloj aperos rete en Pdf).
4. La citadoj devas veni sur grando 10, simpla spaco kaj pravigita
kun bordoj de 4cm. Kontraŭe, nerektaj indikadoj pri verkistoj kaj
literaturoj devas veni enmetitaj ĉe la korpo de la teksto, kun la
familia nomo de la verkisto kaj la jaro kiam la verko estis publikigita. Ekzemple: (Keegan: 2006).
5. La Titolo devas veni antaŭ la Artikolo ankaŭ kun fasono Times New
Roman, sed grando 16, grasa skribfasono (grastipo) kaj centralizita.
6. Post la titolo de la verko, la verkisto devas meti lian propran
profesian titolon kaj plenan nomon, indiki lian institucion kaj
ankaŭ ret-adreson. La informoj devas veni dekstre laŭlinigitaj laŭ
sube ekzemplo:
D-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof
Lingvstika Departamento ĉe Varsovia Universitato
Zamenhof@esperanto.com
7. Metu, post la titolo kaj informoj pri verkisto,
resumon de la artikolo (maksime 10 linioj) kaj tri ŝlosilvortoj (keywords)
en esperanto kaj nacilingve.
8. Post la fino de artikolo metu bibliografion (literaturon)
tielmaniere:
A) Se temas pri Libro: FAMILIA NOMO, nomo. Titolo de la libro
kursivmaniere: subtitolo. Urbo: Eldonejo, jaro.
B) Se temas pri Ĉapitro de Libro: FAMILIA NOMO, nomo. Ĉapitra titolo
aŭ parto de la libro. En: Titolo de la libro kursivmaniere. Urbo:
Eldonejo, jaro, p. 00 - 00.
C) Se temas pri Artikolo: FAMILIA NOMO, nomo. Titolo de la
artikolo. Titolo de la periodaĵo kursivmaniere. Vol., p. 00 – 00,
jaro.
D) Se temas pri interreta citaĵo: FAMILIA NOMO, nomo. Titolo de
la artikolo. Titolo de la periodaĵo kursivmaniere. Vol., p. 00 – 00,
jaro, adreso de la retpaĝo kursivmaniere. Lasta ensaluto.
* Se temas pri du aŭ pli da aŭtoroj oni devas citi ilin ĉe la
bibliografio tielmaniere:
1) Kiam temas pri du aŭtoroj: FAMILIA NOMO, nomo; FAMILIA NOMO, nomo.
2) Kiam temas pri pli ol du aŭtoroj: FAMILIA NOMO, nomo; FAMILIA
NOMO, nomo; FAMILIA NOMO, nomo & FAMILIA NOMO, nomo.
* Ĉiuj verkistoj tuj konsentas donaci al Teleskopo-Internacilingva
Scienca Revuo la rajtojn koncernante al publikigitaj artikoloj.