Ĉefa paĝo | Eldonoj  | Redakta Komitato | Alvoko al verkistoj | Kontaktadresoj


Salutvorto de la redaktoro:

               Plezure, mi prezentas al la tuta esperantistaro novan eldonon de Teleskopo-Internacilinvgva Scienca Revuo. Estas kelkaj dankindaj personoj kies helpon prepari tiun ĉi numero mi devas agnoski. Unue, mi tre ŝatus danki al Christian Declerck, literaturisto kiu sciigis min pri gramatikaj problemoj, miskomprenoj, kaj eventualaj eraroj ĉe la paĝaro de la Revuo. Post, mi devas diri ke tre valora estis la helpo de la Larz Soüzer, kiu persiste divastigis teleskopan alvokon por artikoloj al diversaj personoj. Kompreneble, post, mi sincere dankegas al la verkistoj kaj ankaŭ al la reviziistoj ĉar ĉi-jare ja estas nia tria senpaŭza eldono kaj sen la unua grupo por verki la artikolojn kaj la dua por revizii ilin tute ne eblas publikigi revuon! Estas tro da laboro ricevi la tekstojn, analizi ilin, revizii, kontroli la ŝanĝojn, ktp. Nur eblas atingi similan rezulton ĉar estas personoj diversaj kiuj helpas min. Tiel, mi ankaŭ rememoras agnoski publike la konsilojn de George Coe Roberts kaj Roberto Ribeiro. Finfine, mi ŝatus danki al Monique Santos, nia retfasonistino. Se vi legas tiun ĉi revuo kaj facile trovas la informojn sur nia paĝaro estas ĉar ŝi kontrolas ĉion kaj organizas la aferojn tiel, kiel ili troveblas eĉ al kiuj estas mallertaj interretumantoj kaj ne bone regas komputilaĵojn.
               La tria eldono de Teleskopo enhavas kvar artikolojn. La unua, kies titolo estas “Apertium kaj Esperanto- Enkonduko al perregula maŝintradukado
al kaj el Esperanto per malfermkoda platformo”, verkis Jacob Nordfalk, el Kopenhaga Universitato, Danujo, kaj Hèctor Alòs i Font el Ĉuvasa Ŝtata Pedagogia Universitato, Rusujo. Temas pri teksto analizante la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de la kreado de aŭtomataj tradukiloj per Apertium, rimedaro por kontrui aŭtomataj tradukilojn.
               La dua artikolo estas verko de Anthony Lucas, EPHE, Francujo, pri aterosklerozo, kompleksa inflama patologio. La aŭtoro
, en sia “Aterosklerozo- Epidemiologio, evoluo”, prezentas detale aferojn necesajn por la komprenado de la problemon: 1) la normalan funkciadon de la arteria parieto; 2) la ĥolesterolan disdonigon; 3) la patologion mem.
              Poste, la filologo Bert Boon verkas pri tute nekonata kaj neniam menciita aŭ
publikigita zamenhofa letero. Pere de sia “Monografio pri la Gotha-letero de L.L. Zamenhof- La enigma odiseado de Zamenhofa Letero”, la aŭtoro intencas helpi kompletigi la bildon de la iniciatinto de Esperanto kaj de la tuta esperanta movado.
              Laste, estas la artikolo de Arno Lagrange pri “Pech Maho, opidumo en Suda Gaŭlio
”, lokita sur komunumo Sigean (Aude, Francujo), malkrovita nur en 1913 kaj pli sisteme studata nur ekde 2000. En tiu ĉi verko, la aŭtoro prezentas kolekton de diversaj esploroj farita de fakuloj pri arkeologio, kiuj multege laboris surloke analilzante la spurojn. Laŭ la aŭtoro, temas pri popularigi la opidumon de Pech Maho, ĝis nun konatan nur de fakuloj. Oni povas diri ke ĝi estas teksto celante divastigi sciencajn konojn, historiaj kaj arkeologiaj, pri opidumo Pech Maho. Malgraŭ ne estis la aŭtoro mem kiu laboris rekte en la projekto, li havas la meriton kolekti kaj prezenti en Esperanto la plej aktualajn sciencajn rezultojn pri la Opidumo, inkluzive kun la helpo kaj permeso de la ĉefesploristo de la projekto Pech Maho, la arkeologo Eric Gailledrat.
            Kara leganto, vi povas elŝuti ĉiujn
artikolojn, ĉu aparte - pere de rekta elŝutoligilo kiu aperigos nur la artikolon elektitan de vi -,
ĉu entute - pere de elsutoligilo kiu aperigos al vi kune la tutan enhavon de la tria eldono de la Internacilingva Scienca Revuo Teleskopo. Nia teamo deziras ke vi ĉiuj ĝuu la tekstojn kaj divastigu la Revuon por ke en la venonta jaro aperu pli da kontribuoj.

Salutas vin,

Dominique Vieira, la redaktoro.


Artikoloj je la tria eldono. Teleskopo (2011) 3: 1-81.

Apertium kaj Esperanto- Enkonduko al peregula maŝintradukado al kaj el Esperanto
per malfermkoda platformo - Jacob Nordfalk kaj Hèctor Alòs i Font

Elŝutu

Aterosklerozo- Epidemologio, evoluo - Anthony Lucas

Elŝutu

Monografio pri la Gotha-letero de L.L. Zamenhof- La enigma odiseado de Zamenhofa letero - Bert Boon

Elŝutu

Pech Maho: Opidumo en Suda Gaŭlio - Arno Lagrange

Elŝutu

Tie ĉi eblas elŝuti dosieron enhavante trian eldonon plene

Elŝutu


 


Teleskopo- Internacilingva Scienca Revuo

Retpoŝto: redaktoro@teleskopo.com

 

Retpaĝo plibone videbla en 800x600